Karaj amikoj !

Tie cxi mi provos prezenti Esperantan parton de mia hejpagxo. La plej plena versio de tiu pagxaro, certe, estas en mia denaska Rusa lingvo, sed cxar ankaux la Esperanton mi iomete scias, mi ekopiniis tion jxusta, se mi ensxutus ankaux kelkajn pagxojn Esperante.

Komence mi volus antauxsciigi vin, ke tiu pagxaro prezentas mian propran opinion. Tio signifas, ke la ajxoj, diritaj/ataj/otaj estas mia vidpunkto, kiu povas malsami de via kaj de la realo.

Dume la pagxaro enhavu nur unu, jenan, pagxon, kun ligoj al elsxutebla informo, kiujn vi povas vidi dekstre. Post kiam mi trovos, ke alia informo ankaux bezonatas kaj indas esti tradukita Esperante, mi enmetas ankaux aliajn pagxojn. Sed por ke mi decidu, ke iu kroma informo necesas, mi bezonas viajn leterojn -- lauxdantajn aux skoldantajn -- ne ege gravas, nur ili estu sagxaj kaj kreigantaj.

Sube en cxi-pagxo troveblas mallonga historio pri mia vivo gxisnune. Viaj rimarkoj estas cxiam bonvenaj !!!!


Unua foto miaSaluton, mia nomo estas Sasxa Galkin kaj tiu pagxo estas pri mi...

Jen tiel mi renkontus vin, se vi adresus al mi nur antaux nelonge --- 20 jarojn antauxe... nur... nu, ecx nun mi diras samon al vi... (cxu tio signifas, ke ni tute ne sxangxigxis ?)

Mi naskigxis en cxefurbo de Tatarstano, en la urbo-milionulo Kazano, en la naskigxdomo numero du, kiu trovigxas sur strato Gagarina, 26 Februaron de 1979 jaro, je 10.45 matene laux Moskva meridiana tempo.

Mia sxatata Patrino Ekde infaneco mi estis cxirkauxigita je varma kaj tenera kareso de cxiuj miaj familianoj, tamen la plej ege pri mi zorgis, pri mia sano kaj bona spirito okupigxis mia Patrino, Galkina Ilsiar Sxajhullovna. Estante doktoro, sxi dekomence min edukis gxustmaniere, laux la lastaj atingoj de pedagogio kaj infana pskikologio :). Dank' ekskluzive al sxi mi elkreskis tiel bona kaj sagxa :)

Grandegan dankon al ci, Panjo, pro tuta cia laboro kun mi, petolema kaj kaprica infano (gxisnune :)), pro cxiuj miaj nunaj atingoj -- tio estas rezulto de cia Titana ellaboro !!!!

Mi iradis en Infanejo #229, kiu trovigxas jen en la korto de mia domo, sed iuj viglaj impresoj miaj de tiu periodo ne restis, memoras nur, ke mi kolektis en infanejo propran teamon, kie mi rakontis al spektantoj kiel funkcias auxtoj kaj submarinoj, kaj ni plektis el brancxetoj diversajn reservajxojn -- por fari niajn proprajn auxtojn gxis kiam ni foriras el infanejo kaj forveturi... romantikuloj estis ni...

Unua klaso Kiu la foto jen estas maldekstre ??? Ho, tio estas kiam mi iras unuafoje en la unuan klason. Tie jam gxuste tiel estas skribite (ruslingve), "Unuafoje unuaklase". Jen tiel.

Memoras mi, ke 1 Septembro 1986 jaro estis malserena (tial la fotoj, faritaj tiutage per fotilo "Smena-4", ne sukcesis), nokte 31-an ekpluvis. Tial mi volis iri nenien, sed la tago ja devis esti festa, tial oni min vekis je 6:30 matene, vestis, kombis, donis al mi bukedon da floroj kaj alportis min al la lernejo

Tie en mia unua tago en lernejo estis multe da personoj, eble estis bele kaj interese, sed ial tiu tago ne "imprint"igxis -- estas, simile al fajrorebrilajxoj, nur apartaj kadroj kaj formoj, sed nenio indas.

Eh, lernejo, lernejo, kiel granda (rilate al la tuta juna vivo) kaj plena je eventoj estas tiu periodo en la vivo de cxiu homo... Jes, gxuste tiel gxi estis por mi...

Cxar mi ne estis la plej forta en nia klaso, tamen mi jam post infanejo alkutimigxis iel sin apartigi de homoj (tio estas emo de cxiuj infanoj: tuj klopodi montri sin, sian "egon", publikigi kaj reklami sin), sed fizike mi, same kiel nun, la plej forta ne estis, do tial mi devis prezenti sin per mia kapo. :)

Lernanto Jen ja tiel komencis mia vivo de kutima "avardandulo" -- "cxiama avargandulo", t.e. cxiam kaj cxie nur je "5". Por mi tio ne estis tre malfacila aux multtempa tasko -- tio ja estigxis mia metodo kiel sinprezenti, mia rolo inter gejunuloj.Mi dum apenaux duonjaro komprenis, KIEL necesas lerni, kaj poste jam ne havis problemojn kun tio.

Onu min edukis tiel devema persono, ke mi bone memoras, ke post kiam mi revenadis hejmen el lernejo, mi povis fari nenion gxis kiam mi ne finplenumis tutan hejmtaskon. Mi ne scias kial, sed tio iel minacstaris super mi.... nu, poste mi facile dekutimigxis de tio... :)

Kaj mi ankaux memoras bone unu eventon el mia 3-a klaso: tiam mi jam dum unu jaro havis mian propran komputilon, nian Rusan BK-ajxon (BK-0010), al kiu min ne allasis, gxis kiam mi ellegis "Libron de sistema programisto". Pere de komputilo estis tre facile solvi ekvaciojn, kion mi faris foje, por ke ne solvi longajn ekvaciojn permane... Jen, min oni iufoje taksis je "2", cxar mi tuj skribis la rezulton de multipliko de unu multcifra nombro je la alia, sed ne per longa multipliko, kiel la bonaj lernantoj devis fari tion en la 3-a klaso... Ofendigxinte, mi revenis hejmen kaj dum 3 horoj skribis en Fokalo programeton, kiu multiplikadis nombrojn longmaniere... :) Jen tiel, nun vi min jam rekonos !!!

Mi estis lernanto de tre interesa lernejo, pri kiu indas mencii aparte. Kiam mi eniris en gxin, tio estis simpla "Ordinara Mezlernejo #133", tamen proksimume en kvina klaso gxi komencis transformigxi al la eksperiment(oz)a lernejo: aperadis kromaj studajxoj (cxekoj, karate, valeologio, muzika lekciaro, baletdancoj, latin-amerikaj dancoj, logiko), poste iom post iom oni komencas enmeti la cxiutagan meditajxon antaux lecionoj. La lecinoj mem ankaux sxangxigxis: komence aperis blokoj 4 lecinoj po 30 minutoj kun 5-minuta pauxzo. Dum la unua lecino estis lekcio, la dua -- lego de lernilibro, en la tria ni profundigis la jxus ellerniton, kaj dum la 4-a ni skribis kontrolteston pri la nuntaga temo. Kaj nenion kroman ne necesis fari, hejmtaskojn oni al ni ne donadis.

Estis 2 blokoj dumtage, unu antaux matenmangxo, kaj la dua tuj poste, kaj post blokoj ni havis "SxDK" (mi ne memoras gxustan signifon de tio mallongigo), kiam ja cxiuj jenaj kromlecionoj estis arangxataj. Poste blokoj estigxis kontinuaj, tiel nomataj epokoj. Ekzemple "la epoko" de la Franca cxe ni lastis dum 28 tagoj, post kiam ni jam libere babilis France, sed post la "Rusa epoko" mi cxion entute forgesis :)

Maldirekte pri la sxangxoj en la lernejo oni povas jugxi laux la klas-numerado de miaj klasoj. Gxi jenas: 1a, 2c, 3c, 5b, 6b, 7-1, 8-1, 9-1 :) ("-1" signifis "fizik-matematika"). Kvankam lernejo post cxiu jaro plu sin plibonigis kaj plibonigis, kaj estigxis pli kaj pli interese lerni tie, laux ne konfirmita informo el 37 abiturientoj en la altlernejon eniris nur 3. Jen tial mi sxangxis la lernejon, kiu fine de tiu marafono jam havis la titolon "Iluminigxo"...

En 1994 jaro mi alvenis al "Gimnazio #102" (kiam mi fakte unuafoje venis tien, ankoraux fine de Augusto, mi ecx timis eniri gxin :) ... tiel timema, eble, estis), kie mi lernis dum lastaj du tagoj, en hxemia-biologia klaso..

Gimnazio #102Gimnazio #102

Oni ja gxuste diras, ke nome en la lasta klaso de mezlernejo formigxas jen tiuj amikaj interrilaroj, kiuj poste restas porcxiame. Same kiel cxe cxiuj, cxe mi tiuj interrilatoj formigxis, kaj ilin mi gxisnune subtenas.

Zaripova Aislu Mi tre bone memoras la unuan mian tagon en la klaso gvidita de Zaripova Aislu Nurislamovna, nia klasdamo (bonega homo kaj pedagogo) kaj instruisto pri hxemio. Okazis la jeno: sxi skribis surtable apenaux 15 hxemiajn formulojn de neorganiajxoj kaj demandis nin gxismorgaux skribi cxiujn eblajn interreakciojn inter ili. T.e. masksimume oni povis skribi 210 (!!!) reakciojn. Dum tiu unua tago mi tralernis monton da lernolibroj, por skribi ilin cxiuj, por ke mi tuj prezentus min bonflanke. Poste, post unu monato, mi, same kiel plimulto de miaj samklasanoj, skribadis tiujn reakciojn "etfingre".

Post mezlernejo mi aligxis al Medicina Universitato, kaj miaj la plej belaj, oraj jaroj de studenteco estas ligitaj kun gxi. Mi estis tre sukcesa, ke en nia grupo homoj kolektigxis laux similo de interesoj kaj emo al studo, kiu fine la koro de nia grupo fiksis en la 4-a kurso, kiam ni disdivigxis plene je tiuj, kiuj plenforte studas kaj kiuj plian tempon pro tio ne havas (tiuj estas ni, 2401, 2501, 2601), kaj tiuj, kiuj ankoraux povas trovi tempon por amuzigxi...

Kaj pri kio do mi okupigxis en Universitato ? Cxu vi opinias, ke mi nur studis, studis kaj studis, kiel testamentis unu vaste konata persono ? Ne, nur 1/3 da tempo mi dedicxadis al studo (suficxis), kaj el la resta tempo la 1/3an mi pasigis en la kolektigxo de "Cerbuloj" (neoficia nomo de ludantoj je "Brain-Ring"), t.e. ludante "Brain-Ring" en nia Universitata teamo Lanugo (rimarku, ke la nomo de teamo deorigine estis Esperanta -- "Lanugo" -- kaj ecx ruse gxi sonas tiel) kaj "Griza Cerbo" (poste). Tio estis la tuta mondo, fore de tiu altireco, kiel oni tion montras per televido, tamen tiu medio donas al vi eblecon por sinkresko, sinperfektigo kaj plibonigo de sia intelekto. Mi provis cxerpi cxion cxi, gxis kiam mi ne foriris de ili...

Nia laboratorio Kaj la lastan trionon, kaj nun jam duonon, mi pasigis kaj pasigas por tiu, kiu donas al mi senton de neceso de mia scio, kaj ke mi al iu necesas. Cxio cxi estas ketedro pri Normala Fiziologio de KGMU. Tio estas tre interesa situacio, kiam oni okupigxas pri teoriaj elsercxoj studante en tiu "praktika" Universitato, kiu estas la mia -- la Medicina, tamen tio ege helpas poste, cxar oni ja ne vane entitolis katedron, kie mi laboras "Avangarda Sciencejo de Rusio".

Потанинцы Kaj antaux tre nelonge, aperis cxe mi absolute nova kompanio kaj novaj amikoj. Tiuj estas ni, 20 la plej bonaj studentoj de nia altlernejo laux la opinio de psikologistoj de programo de Vladimir Potanin (sed ne simple laux poentoj), ni, kiuj bone suitas unu la alian kaj kiuj ja tiel sxatas pasigi libertempon kune. Cxe mi neniam aperis tiel multe da veraj amikoj dum tiu mallonga tempo, kiuj ecx kun cxiuj, kiujn mi antauxe konis, mi ege amikigxis. Ni nomas unu la alian simple kaj bele Potaninanoj.

Estas interese, ke ja dum la sama tago, kiam matene mi pasigis multajn testojn, pretigitajn por evidenti "Potaninanojn", vespere mi unuafoje renkontis kun Kazanaj Esperantistoj kaj ekhavis multajn amikojn pli: Sergej Demianov, Emeljan Efimovicx Nemec kaj Jxanna Amirova. Cxu ne mistiko ?

Nu, nun vi jam mallonge scias tutan mian vivon, kaj se vi volas scii pli -- legu la aliajn pagxojn ruse aux skribu al mi, kaj mi tradukos ilin por vi kaj rakontos pri mi mem. Kaj nun mi ja jenas:

Sincere via, Aleksandro Galkin.

 

Elsxuteblas:

Plena tekstaro de kantalbomo "Vi kuras de vi" far Jxomart kaj Natasxa Word-formate
Plena lasta versio de lernolibro de Esperanto far B.G.Kolker
La versio de la supra lernilibro, preta por preso libroforme

Anoncoj de rusaj pagxoj:

Albomo

Mi tiel diversas
Петр 1, СПб
Sankt-Peterburg
Петр 1, СПб
Peterhoff
Большой Каскад
Kievo
Kievo, orsupra kastelo
Aznakaevo
Arbaro de Aznakaevo

Taglibro

Amikoj

Gimnazio 102
Abiturientoj
MedUniversitato
Grupo 2501, 2001 jaro
Brain-Ring
Lanugo, 1997 jaro.
Fiziologio
Fiziologia teamo
Potaninanoj
Diplomo

Studo

Scienco

Projektoj

Pensoj

Sxatokupoj








Хостинг от uCoz